1 00:00:00,704 --> 00:00:01,329 Produktado de "Sojuzmultfilm" 2 00:00:01,773 --> 00:00:04,033 Erinaceto en nebulo 3 00:00:19,549 --> 00:00:22,067 Reĝisoro kaj animaciisto Ju. Norŝtein 4 00:00:23,123 --> 00:00:29,203 Dum vesperoj Erinaceto vizitadis Urseton por kune kalkuli stelojn. 5 00:00:29,304 --> 00:00:35,911 Ili sidiĝis sur ŝtipojn, ŝmactrinkis teon, kaj observis la stelplenan ĉielon. 6 00:00:35,946 --> 00:00:39,623 Ĝi pendis super la tegmento, tuj malantaŭ la fornotubo. 7 00:00:39,859 --> 00:00:43,374 Dekstre de la fornotubo estis la steloj de Urseto 8 00:00:43,409 --> 00:00:45,943 kaj maldekstre tiuj de Erinaceto. 9 00:01:25,147 --> 00:01:28,805 Mi diros al li: Mi alportis por vi framb-konfitaĵon. 10 00:01:28,806 --> 00:01:31,355 Kaj li diros: La samovaro malvarmiĝis, 11 00:01:31,356 --> 00:01:35,033 necesas aldoni en la fajron tiajn branĉetojn... Kiel oni nomas ilin? 12 00:01:35,034 --> 00:01:36,815 Juniperaj branĉetoj! 13 00:01:37,239 --> 00:01:38,622 Kaj poste mi diros al li... 14 00:01:38,623 --> 00:01:41,062 Mi diros al li... 15 00:01:42,285 --> 00:01:45,417 Mi diros... 16 00:01:52,680 --> 00:01:55,411 "Interese," pensis Erinaceto, 17 00:01:55,412 --> 00:01:59,717 "se la ĉevalo kuŝiĝos por dormi, 18 00:01:59,718 --> 00:02:03,568 ĉu ĝi sufokiĝos en la nebulo?" 19 00:02:03,569 --> 00:02:06,283 Kaj li malrapide komencis malsupreniri la monteton 20 00:02:06,284 --> 00:02:11,759 por trafi en la nebulon por vidi, kio okazas ene de ĝi. 21 00:02:14,830 --> 00:02:21,459 Mi eĉ miajn piedojn ne vidas! 22 00:02:22,515 --> 00:02:25,108 Ĉevalo! 23 00:02:25,363 --> 00:02:29,413 Sed la ĉevalo diris nenion. 24 00:03:54,650 --> 00:03:56,624 Frenezulo! 25 00:05:05,126 --> 00:05:10,180 ...Erinaceto...! 26 00:06:37,163 --> 00:06:39,187 ...Erinaceto...! 27 00:07:12,715 --> 00:07:16,066 ...Erinaceto...! 28 00:07:26,994 --> 00:07:29,208 "Mi estas en rivero. " 29 00:07:29,371 --> 00:07:33,260 "La rivero mem portu min," decidis Erinaceto. 30 00:07:33,261 --> 00:07:40,570 Li enspiris laŭeble profunde kaj komencis drifti laŭflue. 31 00:07:45,000 --> 00:07:51,063 ...Erinaceto...! 32 00:07:51,653 --> 00:07:56,542 Mi tramalsekiĝis. Mi baldaŭ dronos. 33 00:07:56,543 --> 00:08:00,922 Subite iu tuŝis lian malantaŭan piedon. 34 00:08:00,923 --> 00:08:05,338 "Pardonu min," diris iu sensone. 35 00:08:05,339 --> 00:08:08,205 "Kiu vi estas kaj kiel vi aperis ĉi tie?" 36 00:08:08,243 --> 00:08:12,234 Mi estas Erinaceto. Mi falis en la riveron. 37 00:08:12,336 --> 00:08:18,308 Tiam sidiĝu sur mian dorson. Mi portos vin sur la bordon. 38 00:08:28,956 --> 00:08:31,056 Dankon. 39 00:08:33,081 --> 00:08:37,997 "Nedankinde," diris iu. 40 00:08:52,733 --> 00:08:56,406 Erinaceto! Kie vi do estis? 41 00:08:56,407 --> 00:09:00,401 Mi vokis kaj vokis vin, sed vi ne reeĥis. 42 00:09:00,402 --> 00:09:03,301 Mi jam varmigis la samovaron sur la portiko, 43 00:09:03,302 --> 00:09:05,184 kaj jam metis du plektoseĝojn 44 00:09:05,189 --> 00:09:07,681 por ke estu pli komforte kalkuli la stelojn! 45 00:09:07,682 --> 00:09:08,880 Kaj mi pensis: 46 00:09:08,981 --> 00:09:12,845 vi baldaŭ venos kaj ni sidiĝos kaj trinkos teon kun framb-konfitaĵo. " 47 00:09:12,880 --> 00:09:15,977 Tio estas la framb-konfitaĵo, kion vi alportis, ĉu ne? 48 00:09:15,978 --> 00:09:20,106 Kaj mi jam varmigis la samovaron kaj metis tiajn branĉetojn... tiajn... 49 00:09:20,296 --> 00:09:21,801 Juniperajn branĉetojn. 50 00:09:21,836 --> 00:09:24,772 Juniperaj branĉetoj! Ĝuste! Por ke estu tia fumeto... 51 00:09:24,773 --> 00:09:27,499 Kaj... jen... 52 00:09:27,534 --> 00:09:31,607 Ĉar kiu, krom vi, kalkulos la stelojn? 53 00:09:31,663 --> 00:09:36,036 Urseto parolis kaj parolis, sed Erinaceto pensis: 54 00:09:36,037 --> 00:09:41,599 "Estas bone, ke ni denove estas kune. " 55 00:09:43,478 --> 00:09:48,107 Kaj krome, Erinaceto pensis pri la ĉevalo: 56 00:09:48,108 --> 00:09:52,575 Kiel ĝi fartas tie... en la nebulo? 57 00:09:52,576 --> 00:09:53,776 Subtekstoj: KienLi www.filmoj.net 58 00:09:53,777 --> 00:09:55,777 Fino